La 9an de junio okazos tutmonda sesio de la KER-ekzamenoj (pri lingvo-scioj
laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro). Laŭ la alvokoj 25 organizaĵoj el
13 landoj anoncis sian intencon organizi sesion en tiu tago.
Ĉu vi jam ekzameniĝis?
Kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas nun al siaj membroj
7,50 eŭrojn de la ekzameno-kostoj (15 € se estas kompleksa — skriba
kaj parola — ekzameno). Pli da informoj pri la ekzamenoj legeblas ĉe: http://edukado.net/ekzamenoj/ker.
Se vi volas peti la subvencion de TEJO, bonvolu kontakti Petra: petra ĉe tejo punkto org.
Legu
pli: http://tejo.org/eo/node/1442