En la unuaj tagoj de marto komenciĝis elekto de Komitatanoj B de TEJO en
kiu voĉdoni rajtas ĉiu individua membro de TEJO. Leteroj kun balotiloj
kaj klarigoj kiel voĉdoni estis dissenditaj same komence de marto al tiuj,
kiu havis validan membrecon por 2012. Poste leteroj estis sendataj al
(re)aliĝintoj tuj post registrigo de ilia membreco. Por ke la voĉdono
estu valida, la balotilo devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 30-a de
aprilo 2012; sekve en la proksima Malferma Tago estos la plej lasta ebleco
voĉdoni – surloke. Legu pli:
http://tejo.org/eo/node/1440