Post la fajro en niaj ejoj fine de la pasinta jaro, kaj dum kvinmonata
necerteco kiam Vinilkosmo restis sen asekuro por la provludejoj kaj
registrejo, ni fine trovis solvon.
La ejoj estas denove asekurataj de post la 1-a de aprilo 2012. Tio eblas
nur pere de la asocio Eurokka, ĉar neniu asekurkompanio akceptis kovri la
konstruaĵojn sekve de la fajro en pasinta septembro.
Vinilkosmo kontraktis tra Eurokka ĉe la nova asekurkompanio por fari la
riparojn kaj fari ĉiujarajn kontrolojn pri la kontraŭfajra kaj elektra
instalaĵoj pere de oficialaj fakuloj. Ĉi tiuj konformigoj kaj kontroloj
estas farataj, kaj en februaro kaj marto Vinilkosmo komencis malkonstrui la
brulintan ejon.
La konstruista entrepreno ĵus komencis la rekonstruadon en la unua
semajno de aprilo per la mono de la antaŭa asekurkompanio. Bedaŭrinde,
ĉi tiu kompanio rifuzas repagi la tutan laborkoston, ĉar, laŭ ĝi, la
ejo estis kaduka.
Vinilkosmo estos konstrutereno dum pluraj monatoj, sed tamen ne forgesos
la nombrajn aktualajn muzikprojektojn nek la orelojn de siaj legantoj!