Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 310 (2012-04-14)
Venu kun ni al Neninsulo, Hungario atendas vin! (IJS 2012), 30a de julio - 5a de aŭgusto 2012

Ni esperas, ke vi bonfartas kaj planas Esperanto-plenan someron...

simile al ni, teamo de HEJ.

Ni ŝatus veki vian atenton, ke ni ankaŭ ĉi-jare okazigos IJS-n (Internacia Junulara Semajno, 30a de julio - 5a de aŭgusto) kaj zorgos pri tio ke ĝi iĝu neforgesebla. Tion realigi helpos cetere pluraj aferoj: unika ejo kaj loĝeboj en rava travivaĵparko, proksima naturo kaj bunta programo. Nur kelkaj eroj de ĝi: akvobatalo, ekskurso, kazino kaj aŭkcio kaj... koncerto de JoMo!

Malkovru, ke estas tamen vero

Via kara infanaĝa revo;

Ne estu ĉi-foje prokrastulo,

Venu kun ni nun al Neninsulo!

Por detaloj kaj aliĝilo vizitu nian retpaĝon: http://www.ijs.hu/eo.

Esperas je somera revido, amike: la tuta IJS-teamo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026