Jen mi prezentas al vi la 10-an SOMERE en julio ĉi-jare en Jünkerath
Ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
(SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos en la
plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier
(Treviro), Germanio, kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de
EsperantoLand.
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en
internacia rondo? Ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĉos al vi?
Tiam
Venu SOMERumi kun ni!
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi
lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek jaroj
aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj
aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado
En domo aŭ tendo
Venonta fino de aliĝperiodo: 15-a de aprilo
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la
informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE, http://www.esperantoland.org/somere/.
Se restas demandoj, mi volonte respondos al ili.
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE, ĉu?
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj: http://www.esperantoland.org