Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 310 (2012-04-14)
SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel

Jen mi prezentas al vi la 10-an SOMERE en julio ĉi-jare en Jünkerath

Ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos en la plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier (Treviro), Germanio, kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de EsperantoLand.

Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en internacia rondo? Ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĉos al vi? Tiam
Venu SOMERumi kun ni!

Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.

Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado

En domo aŭ tendo

Venonta fino de aliĝperiodo: 15-a de aprilo

Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE, http://www.esperantoland.org/somere/. Se restas demandoj, mi volonte respondos al ili.

Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE, ĉu?

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand

Internaciaj ferioj: http://www.esperantoland.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026