Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo
Esperanto, en 2011 UEA havis 5321 individuajn membrojn en 118 landoj, t.e.
je 33 pli ol en 2010. La pinto de 12 landoj konsistis el Francio (534;
-13), Germanio (502; -4); Brazilo (385; +11), Japanio (358; -8), Usono
(285; -10), Nederlando (233; -6), Italio (181; +1), Rusio (144; +56),
Hispanio (142; +1), Svedio (142; +8), Belgio (136, -1), kaj Britio (133;
-2). En Kubo, la lando de la Universala Kongreso en 2010, estis 107 membroj
(-54), kaj en la pasintjara kongreslando Danio 109 membroj (+6).
Iom malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la
landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili
nombris 10480 (-47). Sur la unua loko estis Ĉinio kun 1051, same multe
kiel en 2010. Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (908; +7),
Pollando (750; +50), Italio (678; -93), Germanio (653; -18), Belgio (461;
+59), Kroatio (398; +139), Usono (386; -102), Britio (336; -3) kaj Svedio
(314; +15).
La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj
kune, estis pasintjare 15801 (–14). Malpli ol 30-jaraj estis 373
individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de la
junulara sekcio TEJO (+49). Krome, 1714 el la aligitaj membroj estis malpli
ol 30-jaraj (-20), tiel ke TEJO havis entute 2087 membrojn (+29).
La revuo Esperanto havis pasintjare 3300 pagitajn abonojn (-208) kaj la
renovigita revuo de TEJO, Kontakto, 653 (+56). (Fonto: Gazetaraj Komunikoj
de UEA, N-ro 449, 2012-03-22, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=449#1
)