La historia unua Sudazia Seminario (SAS) finiĝis en la 6a de marto post la
aprobado de jenaj detalaj planoj:
Seminaria temo por la venonta SAS: Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj
sudazianoj: La seminario mem pruvas ke Esperanto ja estas pontlingvo. Ni
decidis okazigi SAS en ĉiu dua jaro kaj fiksi la daton kaj lokon nur unu
jaron antaŭ la programo. Ni formis provizoran komitaton por kunordigi la
pluan agadon de SAS. La unuaj ĉefaj celoj estos (1) kontaktiĝi kun
bangladeŝaj kaj srilankaj esperantistoj kaj inviti ilin elekti
reprezentantojn por la komitato; (2) instrui Esperanton en ĉiuj ĉefurboj;
(3) fari publikaĵojn pri Esperantaj kaj regionaj aferoj; (4) kunlabori
gefrate por la regiona movado. Legu pli:
http://sudazia.blogspot.in/2012/03/raporto-de-1a-sas.html