Muzaiko aĝas preskaŭ unu jaron, kaj daŭre vivas kaj viglas! Je la 10-a
de aprilo ĝi festos sian naskiĝtagon per specialaj kaj historiaj
elsendoj. Ankaŭ vi povas partopreni en tiu ĉi festo: registru hejme vian
naskiĝtagan mesaĝon al Muzaiko, kaj alŝutu ĝin ĉe http://muzaiko.info/alŝutu.
(Atentu: "alŝutu" en la ligilo, devas esti x-kode) Aŭ se vi ne havas
registrilon, sendu al info ĉe muzaiko.info kaj ni laŭtlegos. Ni elsendos
ĉiujn mesaĝojn en Muzaiko.
Krome Muzaiko daŭre povas uzi vian helpon. Mondonaci eblas nun al la
UEA-konto mzik-m, kaj vi povas indiki, ĉu vi volas aperigi vian nomon en
la retpaĝo de donacintoj, kaj al kio laŭ vi Muzaiko elspezu la monon.
Ĉefe necesas mono por pagi la servilojn, aŭtorrajtojn, kaj registrilojn
por intervjuantoj. Kaj se vi havas pli da tempo ol mono, iru al http://muzaiko.info/partoprenu
kaj partoprenu!