Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 307 (2012-03-31)
JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), de la 28a ĝis la 30a de aprilo, Hungario, Szeged.

Post monato kaj iom pli (de la 28a ĝis la 30a de aprilo) okazos JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo) en la bela hungara urbo Szeged (en la sudorienta landoparto).

Kion JER signifas? Ĉarman aranĝon kun urba ludo, amuza interkona vespero, kuna subĉiela kuirado, nokta filmprojektado kun Esperanta subtekstigo... kaj ankoraŭ multe pli! Partoprenos esperantistoj el diversaj landoj kaj ankaŭ eblo de lingvoekzerco ne mankos. Detaloj kaj aliĝilo ĉe http://www.esperanto-junularo.hu/p/jer.html. Venu kaj esperantumu kun ni en Szeged; ni kalkulas je via ĉeesto! :-)

Amike: teamo de HEJ

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026