Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 306 (2012-03-24)
Loga programo en la franca Esperanto-kastelo Greziljono

aprilo-13/21: Printempa kursa semajno: Mondvojaĝantoj kun Mireille kaj Miguel (Kubo), intensivaj kursoj kun kaj Zsófia (ILEI) kaj Christophe, KER-ekzamenoj 3-gradoj. Informoj en http://gresillon.org/printempo

Somera programo kun 4 laŭtemaj semajnoj. Resumo interrete: http://gresillon.org/somero

julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s1

julio-28/aŭgusto-04: Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s2

aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3

aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s4

Kontaktoj: kastelo ĉe gresillon.org, +33-241 89 10 34, http://www.gresillon.org

Adreso: Gresillon, 49150 SAINT MARTIN D’ARCE, France

Jara agendo: http://gresillon.org/agendo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026