Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 306 (2012-03-24)
JUBILEOJ DE LA CENTRA OFICEJO KAJ ESPERANTO EN LA MALFERMA TAGO

La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo atentos la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176, sendube la plej fama adreso en Esperantujo. La CO venis al Roterdamo jam en 1955, sed komence ĝi funkciis en luita domo. La nuna domo estis aĉetita fine de 1961 kaj la oficejo ekfunkciis tie en aprilo 1962.

Kiel estrarano de TEJO kaj UEA kaj pro siaj esploroj kiel historiisto, d-ro Ulrich Lins vizitis la Centran Oficejon multfoje dum preskaŭ la tuta 50-jara periodo en ties nuna domo. Dum la Malferma Tago li rememoros pri siaj vizitoj, pri famaj kaj malpli famaj personoj, kiujn li renkontis, kaj pri movadaj eventoj, en kiuj la CO ludis rolon.Pri la strato mem rakontos Osmo Buller, montrante specimenojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg, unu el la plej historiaj stratoj de Roterdamo.

Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 447, 2012-03-08, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=447#1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026