Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la
Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala
Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj
pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la
Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj
ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko
celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati
kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas
la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.
Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 445, 2012-02-29, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=445