Pli kaj pli da homoj uzas la plurfunkciajn telefonojn kaj tabulkomputilojn,
funkciantaj per la operacia sistemo androjdo (Android).
Kiel donaco por la Esperanto-movado aperis senpaga aplikaĵo
"Esperanto-radio Muzaiko" por androjdaj aparatoj, kiu ebligas
aŭskultadon de pli ol 10 Esperantaj radio-kanaloj.
La programo estas senpage elŝutebla el la Androjda Bazaro. Serĉu la
vorto: "Muzaiko", retumu al https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio.
Post starto de la programo ĝi tuj sonigas la 24-horan radiostacion
"Muzaiko".
Krome ĝi ofertas elekton el pli ol 10-kanala sortimento de
Esperanto-radiopodkastoj.
Per la programo oni povas ne nur elekti inter la diversaj podkastoj de
tiuj radio-kanaloj, sed ĝi aperigas ankaŭ la hejmpaĝojn de ili, kaj
donas eblon por tuja kontaktado de redakcioj.
La androjda radioprogramo multe simpligas la aŭskultadon de Esperantaj
radioelsendoj; la telefono estas ĉiam ĉemane kaj sufiĉas nur premo de
butono por ekaŭskulti Esperanto-radion.
La programo elŝutas la sonon tra la interreto, pro tio rekomendindas esti
konektita al sendrata reto aŭ havi datum-abonon, se oni volas ofte
aŭskulti Esperanto-radion.
Survoje, sed ankoraŭ ne publikite, estas pluraj novaj funkcioj. Interalia
oni povos uzi la Esperanto-radion kiel vekhorloĝon, por vekiĝi per
agrabla Muziko en Esperanto.
Se vi havas proponojn por plibonigo de la programo vi estas bonvena
kontakti la aŭtoron, Jacob Nordfalk, ĉe jacob.nordfalk ĉe gmail.com