Dortmund, la 'enira pordo' al la konata Ruhr-regiono,
bonvenigas vin! Komforta domo kun belaj salonoj kaj etosoplena trinkejo
(iama profesia restoracio, nia estonta 'Knajpo') ofertas al vi
agrablan restadon. La domo situas en sentrafika flanka strato, urbocentre,
nur 300 m al ŝatata piedira strato (kun multaj vendejoj kaj butikoj) kaj
500 m al la ĉefa stacidomo. Ni rekomendas alveni per trajno, la urbo estas
facile atingebla per naciaj kaj internaciaj trajnoj. Informiĝu pli detale
perrete aŭ en niaj informiloj. Enkadre de IF okazos la 6-a Internacia
Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU vi legu raportojn en
'revuo esperanto' aŭ en nia interreta paĝaro.
Festu jarfine kun ni! Aliĝoj ĝis 31 marto 2012 ĝuas plej favoran
kotizon + rabatokuponon por frualiĝintoj.
INTERNACIA FESTIVALO
HDP / Hans-Dieter Platz (organizanto)
Retpoŝto: HDP ĉe
internacia-festivalo.de
Interreto: http://www.internacia-festivalo.de