TEJO ĝojas anonci ke per reta voĉdono, la Komitato decidis re-bonvenigi
MEJ, la Meksikan Esperanto-Junularon, en la sinon de TEJO, kiel la 46-an
plenrajtan Landan Sekcion.
TEJO deziras al MEJ sukceson en ilia agado kaj efikan spert-interŝanĝon
kun aliaj LS-j per la komunik-kanaloj de TEJO. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1432