Muzaiko estas kunvolontula tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio,
kia ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo.
Ekde aprilo 2011, pli kaj pli granda grupo de volontuloj laboras por
realigi tiun ĉi projekton, kaj vi povas ekde oktobro aŭskulti la
tuttempan, ĉiutage ĝisdatigatan provelsendon ĉe la retpaĝo: http://muzaiko.info/.
La retradio daŭre evoluas kaj gajnas kunlaborantajn partnerojn, ekzemple
vi povas aŭskulti Muzaikon pere de Androido kaj pere de Muzaiko vi povas
aŭskulti novaĵojn de TEJO-Aktuale.
Por vigle vivi, Muzaiko bezonas eĉ pli da entuziasmaj homoj kiuj ŝatas
verki, registri, paroli, intervjui, komputilumi... unuvorte: krei. Se vi
havas hobion, profesion, pri kio vi ŝatus raporti, aŭ vi ŝatus diskonigi
la agadon de via asocio, aŭ vian muzikon, vi estas ege bonvena. Se vi ne
scias kiel fari, simple demandu!
Por fari tion, aliĝu al la retlisto: http://groups.google.com/group/retradio-projekto?hl=eo
aŭ skribu al info ĉe
muzaiko.info por havi pli da informoj.