75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio
La bruĝa klubo (kiu festas sian 75-jariĝon ĉi-jare...) planas jubilean
tagon la 12an de majo. Estos akcepto en la urbodomo, muziko, babilado...
kaj por allogi ankaŭ ne-esperantistojn samtempe serĉludo. Vespere estos
koncerto de JoMo. Pliaj informoj:
heidi.en.esperantujo ĉe
gmail.com