Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri belegan
regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?
Ĉu vi pretas samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en
projektoplena esperanta asocio?
Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj junio 2012!
Nur unu volontulon aŭ volontulinon ni serĉas, malpli ol 30-jaraĝa,
nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.
- NI pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono
(kunlima sumo).
- VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.
ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento
pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.
Por kanditatiĝi, por pli da informoj: http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=PaĝoVolontulo
Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) : esperanto.toulouse ĉe
free.fr