N-ro 302 (2012-02-25)
Studsesio komenciĝas en Poznan
La dua studsesio de interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam
Mickievicz komenciĝas en Poznan, Pollando. La nova grupo venis en
septembro 2011 unuan fojon en Poznan por plena surloka studsesio. Ekde la
28a de januaro 2012 komenciĝas la dua studsesio kaj la unua ekzamensesio
kun tri ekzamenfakoj: fonetiko, kulturo kaj literaturo. Studas 19 personoj
el diversaj eŭropaj landoj, el Usono kaj Brazilo.