Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 302 (2012-02-25)
INFORMITALE: Somera kongreso sur la marbordo mediteranea

Mazaradelvalo - la urbo de Esperanto meze de Mediteranea maro!

De la 18a ĝis la 25a de aŭgusto la 79a Kongreso de Esperanto en Italujo okazos en Mazaradelvalo, Sicilujo.

Ĝi estas la urbo kies urbestro volas ke ĝi fariĝu centro de Esperanto, li jam venis al nacia kongreso por inviti nin kaj helpis por malfermi kursojn en ĉiuj lernejoj de sia urbo - tie jam pli ol 500 junuloj lernas nun Esperanton.

La urbo estas tre facile atingebla kaj de la flughaveno de Trapani (TPS) kaj de tiu de Palermo (PMO).

Aliĝu nun per nia reta paĝaro: http://kongreso.esperanto.it

Se vi organizas karavanon, kontaktu nin: ni publikigos viajn informojn en niaj paĝoj.
Nia adreso estas: kongreso ĉe esperanto.it

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026