Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al
membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi
eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta
maniero ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj
kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la
prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la
diferencon vi pagos). Legu pli:
http://tejo.org/eo/p-ijk