Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 300 (2012-02-11)
6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio
La Esperanto-Grupo Essen invitas vin partopreni la 6-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). Ĉifoje ĝi okazos sabaton, la 5-an de majo en Essen. Ĝuu la tagon vizitante interesajn lokojn, promenante tra bela pejzaĝo, piknikante, je la frua vespero manĝante en restoracio kaj antaŭ ĉio babilante Esperanton.
Por ke ni pli bone povas plani la renkontiĝon, ni petas vin aliĝi sufiĉe ĝustatempe sub la retadreso ludger.schmeink ĉe esperanto.de . Krome mi petas vin indiki, ĉu vi volas vespermanĝi aŭ ne en la restoracio. Kiam la planado estas finfarita, ĉiu aliĝinto ricevos itineron.
Korajn salutojn de Ludger Schmeink
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026