Ties temo estas: "SCIENCFIKCIO kaj ROBOTOJ". Al la temo kontribuos certe
Istvan Nemere, Mikaelo Bronŝtejn, Mélanie Maradan, Miguel Gutiérez, Toon
Wika, kaj Petro Chrdle. Pluaj interesatoj kontribui bv. skribi al
prezidantino de OSIEK Anne Jausions anneclojausions ĉe aol.com
kaj/aŭ al la kunorganizanto Toon Witkam toon.witkam ĉe planet.nl.
Bv. informi ankaŭ interesiĝantojn, kiuj ankoraŭ ne havas lingvajn
spertojn por povi ĝui prelegojn, ke paralele kun la prelegoj okazos Kurso
por komencintoj (do kaj tiuj, kiuj ĵus ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj
eternaj komencantoj) gvidata de sperta Ĉe-metoda instruisto kaj aŭtoro de
famkonata lernolibro "Esperanto per rekta metodo" Stano Marček. Kaj por
posttagmezoj kaj vesperoj atendas la partoprenantojn riĉaj kultura kaj
turisma programoj (i.a. vizito de proksima Litomiŝlo, listigita en la
listo de kulturaj heredaĵoj ĉe Unesko, konata en Esperantujo pro la
romano de Karolo Píč "La Litomiŝla tombejo").
La konferenco okazos en la Esperanto-muzeo en Svitavy.
Krome, por interesiĝantoj ni planas organizi turisman programon antaŭ
la konferenco en Prago kaj eventuale ankaŭ turisman plilongigon en Svitavy
por pli proksime ekkoni la belegan ĉirkaŭaĵon.
Pluajn informojn aldone al tiuj sur la menciita retpaĝo respondos Petro
Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz