Subtene al siaj junaj membroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) ofertas al
du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en
Vieno, Aŭstrio.
Temas pri neesperantista aranĝo por lerni pri terminologio. Ĝi daŭros
de la 8-a ĝis la 14-a de julio 2012. Instruos mondfamaj profesoroj pri
terminologio kaj faka komunikado.
UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, la restadon kaj
unusemajnan bileton por amasveturiloj en Vieno. Limdato por kandidatiĝoj
estas la 8-a de aprilo 2012.
Detalojn oni legu tie: http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf