Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 299 (2012-02-04)
Volontulu en Mediteraneo!

Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas du junajn aŭ junkorajn volontulojn por instrui Esperanton en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilio, ĉe la maro!

Disponeblaj periodoj: de plejeble tuj ĝis komenco de junio kaj de fino de februaro ĝis fino de julio. Eventuale interkonsenteblas pli mallonga restado, tamen minimume kvinsemajna.

La volontulado okazas kadre de la projekto igi la urbon la Mediteranea centro de Esperanto! Temas pri unika ŝanco por Esperanto: la komunumo decidis subteni nian agadon kaj ebligis al ni gvidi kursojn en la lernejoj kie nun pluraj centoj da infanoj kaj junuloj lernas Esperanton, la kursoj petitaj estas tiom ke unu homo sola ne povas gvidi. Krome ĝi disponigis al ni oficejon en domo forprenita de mafio.

Se vi interesiĝas pri la volontulado, demandu nin tuj sendante retmesaĝon al cei ĉe esperanto.it.

Se vi volas kandidatiĝi sendu al ni vivresumon kaj motivadan leteron al la sama adreso (cei ĉe esperanto.it)!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026