En sia lasta reta kunsido, la estraro de TEJO traktis interalie la
kandidatiĝojn por la posteno de volontulo en la Centra Oficejo.
Evidentiĝis ke la ekster-eŭropunianojn kandidatiĝintajn ne eblas
nuntempe akcepti pro la komplikaĵoj rilataj al restado-vizo por
Nederlando. Bonŝance, la situacion savis la lastmomenta kandidatiĝo de
Natalia Antolak, kiu jam aktivas en TEJO kiel komitatanino A por Pollando.
Ŝi ankaŭ oficas kiel sekretario de PEJ kaj Varsovia Vento de kelkaj
jaroj, sekve havas tre taŭgajn kapablojn. Legu pli:
http://tejo.org/eo/node/1416