Kiel kutimas, la 1-an de decembro oni skribas leterojn al Kristnaska Viro.
Skribu al li! Kaj li respondos al vi! Li kapablos tion ankaŭ en Esperanto!
Ni invitas do ĉiujn esperantistojn, kaj junajn, kaj spirite junajn,
partopreni la tradicion skribi al Kristnaska Viro. Simple sendu permane
skribitan leteron (en Esperanto memkompreneble) al la adreso:
AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO, CANADA
HOH OHO
Kristnaska Viro preferas permane skribitajn leterojn, eĉ se ilin skribus
malgrandaj manetoj, kiuj nur lernas skribi.
Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1393