Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 295 (2011-12-25)
Por la 125 Jubileo de Esperanto - nova libro de ISTK-AKB

ANKAŬ VI ESTAS FREMDULO kaj STUDPROGRAMOJ de ISTK/AKB

Okaze de la 152-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof – Internacia Tago de Esperanto-Libroj, kadre de Zamenhofaj Tagoj en BYDGOSZCZ estis eldonita de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz la nova 252-paĝa lernolibro de ISTK/AKB-AIS-Klerigejo Bydgoszcz verkita de d-ro Przemysław Paweł Grzybowski el Universitato Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (190 paĝoj) plus kvar suplementoj de la Studprogramoj de ISTK/AKB en Bydgoszcz (67 paĝoj). La valora lernolibro estas jam aĉetebla ĉe ISTK en Bydgoszcz. Ĝi kostas 5 EŬRO + 5 EŬRO sendokostoj = 10 EŬROJ. Aldone por 5 EŬRO eblas ankorau ricevi la libron “Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo” kun koloraj mondmapoj en Esperanto kaj libro “Esperanto en Bydgoszcz-pli ol 100 jaroj” – do la tuta sendaĵo kostas 15 EUR. Krome eblas ankau aĉeti la du volumojn de vortaro ESPERANTO-ANGLA-POLA de Edward Kozyra por 10 EŬRO kaj + 5 EŬRO sendokostoj = 15 EUR. Do entute promocie ĝis la 31.12.2011 la du libropakaĵoj (4+3=7 libroj) kostas nur 30 EŬRO kun sendokostoj pageblaj por la konto de Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo.

Ĉion la plej bonan en la NOVA 2012 JARO bondeziras

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz

rete: esperanto-turismo ĉe wp.pl , info ĉe esperanto.bydgoszcz.eu kaj andreo ĉe rubikon.net.pl

paĝoj: http://www.esperanto-studium.za.pl , http://www.esperanto.bydgoszcz.eu, http://www.esperanto-turismo.za.pl

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026