Nia nova slogano "Atentu viajn pensojn..." spekteblas en nia rethejmo http://www.movado-sen-nomo.org/
kaj en nia forumo http://msn.ipernity.com .
En nia retejo elŝuteblas ankaŭ la kalendaro por 2012. Eblas rekte
pendigi ĝin sur muro, aŭ faldi ĝin por fari triangulon kiu povas stari
sur via labortablo (post fikso de la faldita paĝo per glubendo).
Ni deziras al vi gajan jarfinon en agrabla familia etoso kaj bonan
komencon de la nova jaro!
Korajn salutojn de la teamo de Movado sen Nomo!