Nome de la Afrika Komisiono de UEA Adjé Adjévi partoprenis la Unuan
Tutafrikan Kongreson pri Kulturo. Ĝin organizis sub la aŭspicioj de la
togolanda registaro la Afrika Reto de Kultur-Iniciatintoj kaj
Entreprenistoj (RAPEC) kun la temo Kulturo, ilo por evoluo en Afriko la
17-an kaj 18-an de novembro en Lomeo.
Okazis laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj, i.a. pri vivantaj spektakloj,
eldonado/distriburetoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En la
lasta, kiun prezidis la ministro Cornélius Aidam, Adjé Adjévi
intervenis, kiam leviĝis la problemo pri harmoniigo de rilatoj inter
kulturaj agantoj en Afriko. Mi proponis Esperanton por kontaktlingvo inter
afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam la propono ricevis
komenteton flanke de la gvidanto, ĝi ne eniris la finan deklaron de la
kongreso.
Mi ĝojas pri la partopreno en la diskutoj, ĉar tiel mi povis almenaŭ
semi la grajnon en la kapojn pri nia lingvo. Plie, kun helpo de sinjoro
Kouevigan Koffi, eksa sekretario de la landa asocio en Togolando, mi
disdonis centojn da varbiloj al gekongresanoj kaj havis private kun kelkaj
el ili viglan diskuton pri Esperanto.
Pluraj centoj da homoj el preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj ĉeestis la
kongreson, kiun malfermis la nuna ministro pri artoj kaj kulturo s-ro
Yacoubou Koumadjo Hamadou en la konferencejo de la regiona banko BIDC. La
konkludoj de la laboroj de tiu tutafrika renkontiĝo estos prezentitaj al
politikaj decidantoj de afrikaj landoj, al Afrika Unio kaj al diversaj
institucioj.
Ĉar revi unufoje estas simpla revo, sed revi dufoje estas komenco de la
realigado, la Afrika Komisiono kaj mi ĉiam pli decide intencas partopreni
en tiaj aranĝoj por disvastigi Esperanton en la tuta Afriko. Tion ni povos
fari nur helpe de donacoj al Fondaĵo Afriko de UEA.
Adjé Adjévi
Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 434, 2011-11-22, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=434
)