Karaj partoprenintoj de EsperantoLand-renkontiĝoj kaj interesitoj,
esperinde vi ĝuis vian partoprenon dum diversaj
EsperantoLand-renkontiĝoj. Kaj eble vi ŝatos veni al nia internacia
kunveno dum la paskaj tagoj 2012, ĉu? Ni ĝojus revidi vin!
Sur monto kun rigardo al la rivero Mozelo
Por PRINTEMPE 2012 ni rezervis lokojn en la renkontiĝejo
'Marienburg', bele situanta sur monto kun la rivero Mozelo
ambaŭflanke, meze inter Koblenz kaj Trier. Denove do PRINTEMPE estos
proksima al Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando - ni esperas kaj
fidas, ke estos ankaŭ ĉi-foje bele internacia rondo de partoprenantoj.
Ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo 2012
La paska dimanĉo estos la 8-a de aprilo 2012. Provizore ni elektis la
tempon de la antaŭa ĵaŭdo ĝis la posta. Ĉu bone tiel por vi? Dum kiuj
tagoj vi ŝatos veni?
Promenoj kaj vizitoj, prelegoj kaj interparoloj
La programo estos simila al la pasintjaraj: Ni iom promenos en la
ĉirkaŭaĵo, faros ekskursojn al urbetoj kaj aliaj interesaj lokoj, havos
kelkajn prelegojn, lingvokurson kaj certe multajn personajn
interparoladojn.
Informilo kaj aliĝo
Sur http://www.esperantoland.org/printempe
vi trovos kelkajn fotojn de la domo, pliajn informojn kaj la aliĝilon.
La prezojn por partatempa partopreno, por posta aliĝo kaj la ceterajn
kondiĉojn bv. trovi sur nia retejo http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#plena
.
Antaŭdankon pro via eventuala aliĝo!
Ĉion bonan al vi, mi antaŭĝojas vidi vin eble dum la venonta PRINTEMPE
Lu
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org