Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 292 (2011-12-07)
Interkultura edukado - ZAMENHOFAJ TAGOJ en Bydgoszcz, TORUN kaj VARSOVIO dum 10-18.12.2011

Dum la Zamenhofaj Tagoj en Bydgoszcz ni invitas Vin speciale partopreni kurson pri interkultura edukado en la mondo, kiun gvidos d-ro Przemyslaw Grzybowski el Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (http://www.grzybowski.ukw.edu.pl ). Interkultura edukado estas specifa modelo de sociala, kultura kaj kleriga agadoj. Ĝi celas reciprokan konatiĝon, kompreniĝon kaj enriĉigon de kulturoj kaj de unuopaj personoj, kiuj kunkreadas tiujn ĉi kulturojn. La ĉefa trajto de tiu ĉi edukado estas malfermo je homaj diferencoj. La preferata efiko de tiuspeca agado estas integriĝo kaj socikultura dinamikigo de diferencaj kulturaj sferoj, pere de reciproka alproksimiĝo de iliaj partoprenantoj.

Esperanto estas la unika ilo de interkultura edukado en la mondo.

Pliaj informoj: andreo ĉe rubikon.net.pl

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026