Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 292 (2011-12-07)
OFICISTO DE TEJO EKLABORIS

Multjara deziro de TEJO pri propra dungito plenumiĝis komence de oktobro, kiam la antaŭa volontulo Manuela Ronco eklaboris kiel duontempa oficisto laŭ decido de la septembra kunsido de la Estraro de TEJO. Krom diversaj administraj taskoj ŝi okupiĝos interalie pri serĉado de subvencifontoj kaj pri pretigo de subvencipetoj kaj raportoj pri la uzo de la ricevitaj subvencioj. Ŝi laboras en Torino, Italio, kaj laŭbezone vizitos la Centran Oficejon en Roterdamo, i.a. okaze de la kunsidoj de la Estraro.

Kiel nova volontulo de TEJO eklaboris meze de aŭgusto Sébastien Denu x el Francio. Lia deĵorado daŭros unu jaron. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 430, 2011-10-12, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=430#2 )

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026