Ni invitas vin de la 2a ĝis la 9a de aprilo 2012 al la 28a Printempa
Semajno Internacia (PSI). Ĉifoje ĝi okazos en la klerigejo domo Venusberg
en Bonn. Kiel ĉiujare ni planas diversspecan programon kun prelegoj,
ekskursoj kaj diversaj kursoj. Infanoj kaj junuloj havas kiel kutime sian
propran programon. Kaj kompreneble la paska leporo vizitos nin! Legu pli:
http://esperanto.de/psi