Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 290 (2011-11-21)
IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio

Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2012? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2012, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!

Internacia Junulara Festivalo 2012 okazos en Cattolica, mara urbo en la provinco de Rimini, en Emilio-Romanjo. Ĉe la Adriatika maro, ĉi tiu loko estas tre fama en Italio kaj ankaŭ en Eŭropo ĉefe kiel somera loko, pro ĝia tutjara milda klimato, pro ĝiaj tagaj kaj noktaj trinkejoj, kaj pro la belega regiono, en kiu ĝi troviĝas. La festivalejo estos la hotelo Grand Paradais (misskribita angle, ;-) ), kiu troviĝas en la urbocentro, apud la maro!

De la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 2012 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj, laborgrupoj, ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia! Tenu vin ĝisdata, konsultante la paĝon pri la programo kaj, se vi havas proponojn, indiku tion en la aliĝilo aŭ sciigu nin per retpoŝto.

Ĝis la noktofin’, kiel tradicie, aktivos drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

Ĉu ni sukcesis logi vin? Se jes, informiĝu pri la kotizoj kaj... tuj sendu la aliĝilon!

http://iej.esperanto.it/ijf/2012

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026