La suna reĝo, Ludoviko la 14a, faris el La Petite Pierre, militistan
fortikaĵon kaj tia ĝi restis de 1675 ĝis 1870. De la 23a ĝis 25a de
marto 2012, tie pace kunvenos, en la feriejo Ambroise Croizat, la
esperantistaro el Orientfrancio, Germanio, Luksemburgio, Belgio,
Nederlando, Svislando, sed partoprenantoj el pli foraj landoj estos ankaŭ
elkore akceptataj. Jam sin anoncis klerega preleganto el Pollando kaj
ĉarma kanzonisto el Italio, nu, ĉarm-kanzonisto, diras la franclingvanoj.
La staĝo disvolviĝos laŭ tradicia skemo, ĝi komenciĝos vendrede
vespere je la 17a kaj finiĝos dimanĉe post la tagmanĝo. Ĝi entenos
kursojn por komencantoj kaj komencintoj kaj prelegon por pli spertaj
parolantoj. Ni piede rondiros la urbeton kaj konatiĝos kun ĉiuj lokaj
vindindaĵoj : la pagana dometo, la preĝejo, la kastelo, la prisigela
muzeo alzaca. Apud Lützelstein (La Petite Pierre) eblas viziti la enrokajn
loĝejojn en Graufthal kaj tute novan kaj modernan Lalique-muzeon pri
kristalaĵoj en Wingen sur Moder. La Petite Pierre, elstara turismejo en la
Nordaj Vogezoj, meze de la samnoma Naturparko.
Malkovru pacan naturan regionon. Kaj helpu nin, per via ĉeesto, ankaŭ
tie dissemi nian lingvon, ĉar estas planata informhoro por
neesperantistoj.
http://www.la-petite-pierre.com
(franclingve)
http://www.ot-paysdelapetitepierre.com
(franclingve/germanligve)
http://www.vacances-petite-pierre.com
(franclingve)
Aktualigitaj informoj kaj aliĝilo aperas en nia retejo: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr