Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 290 (2011-11-21)
3a NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo), 11-a ĝis la 14-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas Gerais, Brazilo

La venonta NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 14-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas Gerais, en Brazilo. Kiel aranĝejo rolos la bieneto Pomaredo, kiu apartenas al s-ro Tobias Ferreira, grava subtenanto de la esperanta movado en tiu urbo kaj ĉirkaŭaĵoj.

En la bieneto estas ĉaledoj kaj domo kun dormoĉambroj, sed homoj kiuj kunportos tendojn povos tendumi. En la ejo ekzistas parkejo, ĉuraskiloj, korto, futbalejo, naĝejo, saŭno kaj pluraj aliaj strukturoj disponeblaj por la partoprenantoj.

Eblos tranokti en la bieneto ĝis la 15-a de januaro kaj tuj vojaĝi al la urbo Taguatinga por partopreni en la venontaj Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso( BEJK), kiuj okazos kune inter la 15-a kaj la 19-a de januaro. Por pliaj informoj kaj aliĝo, vidu la adreson http://novjaraaranĝo.wordpress.com. NOVA atendas vin!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026