La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan
version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj
Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de
Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de
septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj –
respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina
deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn
faritajn de la delegitaro de UEA. (Pri la cetera paso de la konferenco vd.
Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 426.)
Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco
en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri
eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la
konferenco. En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo"
aperis eĉ ne unufoje, li aldonas. Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj
de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la
rekomendoj al "Rio + 20", t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo,
okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:
Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka
sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj
medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia
lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco,
kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.
Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la
konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas
nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de
tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco. La fina teksto
ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu
atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj. Mencioj pri la
graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de
kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la
konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura
diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.
Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon
de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala
premo de la civila socio al la monda organizaĵo. La partoprenintaj NRO-j
direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos
ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la
venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron,
ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.
Legu pli: http://www.linguistic-rights.org/eventoj
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 428, 2011-09-21, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=428
)