Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 289 (2011-11-10)
Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” okazis en Perugia, la 23an kaj 24an de septembro

Al la Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” en Perugia, la 23an kaj 24an de septembro, la Esperanto Radikala Asocio faris seminario-lecionon pri la temo, nepre grava dum nia epoko, de la angla lingva koloniado kaj de la rilato inter “Lingvo kaj Povo”, kaj ĝi okazigis krome lecionon de esperanto. Estas grava okazo evidentigi la neceson de lingva demokratio, (re)startigi la demokratiajn procezojn direkte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj Esperanto kiel eŭropa federacia lingvo. Kiel estas avantaĝe por ĉiuj asocioj, kiuj batalas por la disvastigo de la paco, la demokratio, la lingvaj rajtoj kaj la neperforto, ankaŭ lingua, partopreni multnombre en la Renkontiĝo, kiu kulminis per la 50a Marŝo de la Paco Perugia-Assisi la 25an de septembro. La paco trairas la finon de la lingva koloniado kaj la komencon de Esperanto kiel lingvo de transnacia demokratio kaj egalaj ŝancoj de homoj kaj popoloj. http://www.democrazialinguistica.it

http://www.buonacausa.org/esperantodirittoumano

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026