Al la Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” en Perugia, la 23an kaj
24an de septembro, la Esperanto Radikala Asocio faris seminario-lecionon
pri la temo, nepre grava dum nia epoko, de la angla lingva koloniado kaj de
la rilato inter “Lingvo kaj Povo”, kaj ĝi okazigis krome lecionon de
esperanto. Estas grava okazo evidentigi la neceson de lingva demokratio,
(re)startigi la demokratiajn procezojn direkte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de
Eŭropo kaj Esperanto kiel eŭropa federacia lingvo. Kiel estas avantaĝe
por ĉiuj asocioj, kiuj batalas por la disvastigo de la paco, la
demokratio, la lingvaj rajtoj kaj la neperforto, ankaŭ lingua, partopreni
multnombre en la Renkontiĝo, kiu kulminis per la 50a Marŝo de la Paco
Perugia-Assisi la 25an de septembro. La paco trairas la finon de la lingva
koloniado kaj la komencon de Esperanto kiel lingvo de transnacia demokratio
kaj egalaj ŝancoj de homoj kaj popoloj. http://www.democrazialinguistica.it
http://www.buonacausa.org/esperantodirittoumano