La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas
partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a
Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne
ligita al partopreno en UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas
esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo
Infanlibro de la Jaro.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas
krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo ("Esperanto –
ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj
(deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme
aperinta en 2010. Unu premio.
Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero escepte de tiuj por la
infanlibra branĉo, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni devas
sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare
223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere rete al michela.lipari ĉe tiscali.it,
indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas 2012-03-31.
Premioj: unua premio 250 EUR, dua premio 175 EUR, tria premio 100 EUR;
Nova Talento 175 EUR; Infanlibro de la Jaro 525 EUR.
Laŭ decido de la Komitato de UEA la branĉoj Kanto kaj Filmo estas
suspenditaj, ĝis oni decidos pri ilia estonteco.
Detala regularo estas havebla ĉe UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA,
N-ro 431, 2011-10-27 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=431#3
)