La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko estis inaŭgurita en
Parizo la 25-an de oktobro kaj daŭros ĝis la 5-a de novembro. Universala
Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954,
partoprenas ĝin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj
reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo
Jacomo.
Kiel prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis elektita la hungara
Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura
dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la
ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: La defioj de paco kaj
daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj
kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko.
La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de
Gvidantoj", kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo Kiel Unesko
kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo?
Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos
dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de
Unesko pri Kultura Diverseco.
De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies
temo estis Kiel junularo kondukas ŝanĝon kaj kiu celis prepari
rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ
ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia
junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis
aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi
lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon
de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris
la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita
antaŭ la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko
kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj
nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn,
kiujn UEA kaj TEJO dividas. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 431,
2011-10-27 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=431#1
)