Dankon, se vi jam aliĝis al NR/NIS.
Se ne: Ĉu vi ŝatos NR-umi ĉi-jarfine?
Saluton!
Pli ol sepdek homoj aliĝis ĝis nun al la 10-a Novjara Renkontiĝo kaj la
3-a Novjara Internacia Semajno en Bitburg, iom norde de Trier (Treviro),
proksime de Luksemburgio kaj Belgio. Kiel kutime estas jam bela internacia
rondo kun po kvarono el Francio, Belgio kaj Germanio kaj pliaj homoj
ekzemple el Siberio, Hispanio kaj Austrio.
Junuloj kaj junaj plenkreskuloj en NIS
Al Novjara Renkontiĝo aliĝis dudeko da infanoj; kelkaj junuloj jam
aliĝis al la 3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj
plenkreskuloj. Jamajn aliĝintojn eblas vidi ĉe http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr10.php
kaj http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis3.php.
Koncertos Kapriol'
Grandan koncerton kaj dancigajn kunvenojn ofertos al ni Kapriol' -
la nova nederlanda grupo kreskinta el Kajto. Jen videoj de ili: http://web.mac.com/ad_bos/kapriolwebsite/YOUTUBE.html
Jam anoncitaj programeroj
Kolektiĝis ankaŭ dudeko da prelegoj, ekzemple pri fotado kaj pri
redaktado de gazetoj, prezento de infanlibra traduko kaj koncerteto de
partoprenantoj. Ĵus mi enretigis kelkajn jam anoncitajn programerojn, ĉe
http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#programeroj_anoncitaj
. Eble ankaŭ vi ŝatos prezenti ion?
Baldaŭa limdato: 11-a de decembro
Pasas la tempo, la somero varmis, ŝtormis aŭ pluvis. Venis iam autuno -
kaj venos ankaŭ la venonta limdato por aliĝoj, la 11-a de decembro. (Pro
peto mi ankoraŭfoje ŝovis - sed iam la ŝovemo sinkas...) Eble aliĝu
antaŭe, ĉe http://www.esperantoland.org/nr
Volonte ni respondos viajn demandojn kaj eĉ pli volonte ni akceptos viajn
aliĝojn :-)
Ĉion bonan
Lu Wunsch-Rolshoven
por la NR-teamo de EsperantoLand