Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 286 (2011-10-23)
Ĉiutage unu freŝa horo en la elsendo de Muzaiko!

La tuttempa tutesperanta retradio Muzaiko ekde kelkaj tagoj havas ĉiutage unu horan tutfreŝan elsendon, kio estas ludata 8-foje dum la tago, ĉiam je la 3a, 6a, 9a, 12a, 15a, 18a, 21a kaj 24a laŭ UTC.

La aliaj du horoj (kiuj ankaŭ 8-foje estas ripetataj dum la tago) estas re-elsendoj, sed neniam elsendo ludita dum la pasinta semajno!

Por aŭskulti ĝin aŭ vidi la programon vizitu la retpaĝon de http://muzaiko.info.

Ne zorgu tro, se vi havas problemojn pri aŭskulti Muzaikon, ĉar baldaŭ (espereble ene de kelkaj semajnoj) Muzaiko estos pli facile aŭskultebla en la tuta mondo!

Kaj, se vi ne nur ŝatus aŭskulti Muzaikon, sed ankaŭ helpi ĝin pere de ideoj, konsiloj, muntado, sendado de materialo, vi estas ankaŭ tre bonvena! Skribu al la retadreso: info ĉe muzaiko.info aŭ aliĝu al la retlisto: https://groups.google.com/group/retradio-projekto.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026