Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 285 (2011-10-14)
9-a kongreso de EEU, Irlando 2012, Galivo, 16a ĝis 20a de julio 2012

EEU plezure invitas vin al sia 9-a kongreso kiu okazos en Galivo (Gaillimh/Galway), Irlando, inter la 16-a kaj la 20-a de julio 2012. Kongresejo estos hotelo Ardilaun en Galivo, la pitoreska ĉefurbo de la okcidenta parto de Irlando, kun 70,000 enloĝantoj, situanta ĉe Atlantika Marbordo.

Kongresoj de EEU okazas ĉiun duan aŭ trian jaron kaj estas bona okazo por Eŭropaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por esperanta agado en Eŭropa Unio, nun multe pli grava pro la ĉiam pli granda kvanto da oficialaj lingvoj - nun jam 23 oficialaj kaj 5 “duonoficialaj” lingvoj. Ĉeftemo estos “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli” kun emfazo pri lernfaciligaj ecoj de Esperanto por lernado de aliaj ligvoj. Tio aparte gravas post la akcepto de la rekomendo ke “endas esplori kiu dua lingvo pli verŝajne kuraĝigas la lernadon de tria kaj aliaj lingvoj” 30-an de marto 2011 fare de la Platformo por Multlingveco de la EU-Komisiono (reprezentante 29 tuteŭropajn organizaĵojn, 28 el ili neesperantistaj). Tiu rekomendo kaj 140-paĝa oficiala raporto sur kiu ĝi baziĝas, povos malfermi gravan pordon al Esperanto, se ni scipovos efike uzi ĝin. Dum la kongreso tial estas antaŭviditaj prelegoj de gravaj lingvaj fakuloj, laborejoj kaj diskutejoj. Kompreneble, kiel ĉiam, atendas vin ankaŭ riĉa kulturprogramo kaj turismaĵoj. Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj ebligos al vi ekkoni belegan naturon en la regiono kaj kondukos vin al Dublino, Aran insuloj, Conamara/Connemara nacia parko kaj aliaj vidindaĵoj.

Venu kaj kontribuu, ĝuu kaj lernu!

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU

Legu pli: http://eeu-kongreso.webnode.com/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026