Esperanto-Lernfesto en la Nigra Arbaro -Villingen gastigis la
BAVELO-Seminarion ĉijaran
La nomo Lernfesto bone esprimis la ĉefan trajton de la BAVELO-aranĝo
ĉiaŭtuna (16.-18.9.2011). La programo riĉis kaj donis festokarakteron
per teatro kaj ludoj.
En la vendredvespera diservo de la katolika komunumo Sankta Fidelis, la
loka pastro (ne Bernhard Eichkorn, ĉar tiu estis forvojaĝinta) salutis
kaj bondeziris al la “Esperanto-gastoj”. Fakte la eklezia komunumo
(kies pastro ĝis antaŭ nelonge estis Bernhard Eichkorn) estis gastiganto
de la kursanoj en sia “Fidelisheim”.
Christoph Frank el la najbara Rottweil prezentis sian pupteatran pecon
“ElefanTonoj” vendredon vespere kaj amuzigis la kursanojn per konkurso
en minigolfsimilaj tabloludoj sabaton vespere.
Frank Vogler kaj Cornelia Majer poste knajpestris en la du vesperoj,
disponante trinkaĵojn kaj manĝetaĵojn; babiladoj kaj kartludoj longigis
la vesperon kaj mallongigis la nokton.
Al la kursprogramo Christoph Frank kontribuis per faka trejnado por uzo de
sia voĉo en esprimvaria laŭtlegado de teksto. Marek Blahuš el Ĉeĥio
gvidis kurson por progresantoj, dum Johannes Mueller, Ludwigsburg, instruis
komencantojn. Ambaŭ kune ili per prezentado de bildoj, kantoj kaj filmetoj
montris la viglan vivon de junularaj aranĝoj kaj tiamaniere ili
komprenigis al novuloj, ke Esperanto estas pli ol lingvo, ke ĝi havas
riĉan kulturon kun socia vivo.
Andreo Grossmann dimanĉon montris alian faceton de la Esperanto-movado,
montrante lumbildojn pri sia vizito al Kubo antaŭ, dum kaj post la UK en
Havano pasintjare.
Alois Eder gvidis seminarieton pri la temo, kiamaniere babilemuloj kaj
silentemuloj en klubo povas kunvivi je ĉies komforto.
Nekursemulojn Inge Simon dume gvidis al la naturmonumento “Schwenninger
Moos”, proksima marĉeja ebenaĵo, kie fontas la rivero Nekaro (Neckar).
Post la kuna kaj adiaŭa tagmanĝo en gastejo, Frank Vogler ekskursis kun
kelkaj, kiuj volis, al la akvofalo de Triberg.
Agrablis la ebleco ŝpari monon tranoktante dormosake en la kursejo kaj
matenmanĝi kune, ebleco kiun uzis triono de la partoprenantoj. Inge Simon
organizis abundan bufedon bonvenigan vendredvespere kaj matenmanĝan sabate
kaj dimanĉe. La Esperantogrupo Villingen regalis la kursanojn, „siajn
gastojn“, per kafo kaj kuko ĉe bele dekoritaj tabloj sabatpostagmeze.
Josef Schiffer lerte gvidis esperantlingve sabatposttagmeze tra la
historia urbokerno de Villingen, ĵurnalisto akompanis la vizitantojn dum
la tuta ĉiĉeronado kaj raportis poste en diversaj lokaj gazetoj,
admirante la bonan funkcion de Esperanto en la praktika uzo.
Bedaŭrinde absinta gutego falis en la postfestan ĝojon, ĉar buboj
ŝtelis dorsosakon de Ursula Niesert, Freiburg, kaj mansakon de Simone
Cajelot el Fraize, Francio. Kiam Simone, kiu ne regas la germanan, faris
siajn depoziciojn (konstatojn) ĉe la polico esperantlingve, Inge
interpretis germanen, kaj jen la protokolanta policisto mirigite elvokis:
“Tiu Esperanto ja funkcias!”
Alois Eder