Inter la 18-a kaj la 19-a de septembro parto de la sidejo de Vinilkosmo, en
Francio, estis detruita de incendio. Fajro bruligis la ekzercejon sep, kie
ekzercis tri rokaj bandoj je tiu tago, kaj la stokejon de Vinilkosmo.
Fajro-brigado sukcesis savi la studion, sed multaj sonaparatoj, granda
parto de la KD-a stoko kaj aliaj materialoj bruliĝis. Neniu vundiĝis.
Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/346840
Kiel subteni vinilkosmon post la brulego: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/346840#commentlist