N-ro 284 (2011-09-30)
Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago
La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro
atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies
multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec . La
datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma
Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj
aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj
movada aganto.
Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj
utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas
prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo
Vikimedio kiu estras tiun ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago
en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La
vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni
esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos
varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 427, 2011-09-10