Ĝoje mi Vin sciigas, ke la libro “Meditadoj el la Animo” verkita de la
ĵurnalisto kaj edukanto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de
Legio de Bona Volo (LBV), sukcese aperis dum la 8-a Tutamerika Kongreso de
Esperanto okazinta pasintmonate en la urbo San-Paŭlo, Brazilo.
Pri partopreno de LBV en ĉi tiu bela kaj fruktdona evento kaj pri la
verko mem, mi petas de vi, ke kompleze diskonigu, per retejo aŭ papera
informilo, al via E-grupo anoncon pri apero de la libro. Jen la ligiloj al
raportoj kaj filmeto:
http://www.boavontade.com/pdf/BonaVolo/68_pg16_17.pdf
http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=91509&cs=14&ci=6
Ni ankaŭ atendas viajn komentojn pri ĉi tiu novaĵo.
Kun antaŭdanko kaj frataj korsalutoj, el sidejo de LBV en San-Paŭlo,
Brazilo
Maria Aparecida da Silva
Respondeculino de la Departemento pri Esperanto de LBV
http://www.bonavolo.com
http://www.tbv.com.br/esperanto